Roskilde Festivalo 2012

Kio?

Dana Esperanta Junulara Organizo kaj FESTOKLUBO organizas senpagan esperantistan renkontiĝon en Danio dum la Roskilde Festivalo, kiu estas la plej granda muzikfestivalo en Norda Eŭropo. Ĉi-jare ni invitas 35 (dauxre eblas pli! Cxu vi?) esperantistojn al festego kun 175 muzikgrupoj. Antaŭ ol la festivalo ekos, ni havos kelkajn festajn tagojn kun babilado, ludado, interkonado - kaj iom da laboro.

Kiam?

La festivalo okazos inter sabato la 30-a de junio kaj lundo la 9-a de julio 2012

Antaŭ- kaj postfesto okazos en Kopenhago!

Kie?

La festivalo okazos ĉe la urbo Roskilde. Ĝi situas nur 35 kilometrojn for de Kopenhago kaj estas facile atingebla per trajno kaj buso. De multaj eŭropaj landoj eblas malmultekoste flugi al Kopenhago aŭ al proksima sveda urbo Malmo, sed kompreneble ankaŭ eblas veni trajne, buse, aŭte aŭ plej bone petveturante!

Vi povos veni rekte al la festivalo, sed ni rekomendas al vi, ke vi venu kelkajn tagojn antaŭe kaj partopreni la antaŭfestojn kaj preparojn en Kopenhago (kaj Roskilde). Ni kune veturos de Kopenhago al Roskilde.

Jen la loko de la festivalo en Google Maps

Kiu?

Al Roskilde ĉiujare venas famaj muzikistoj el la tuta mondo, kaj la ĉi-jara festivalo certe ne estas escepto! Vidu ĉi tie por la muzikoferto dum la ĉi-somera festivalo.

Kiel?

Kontraŭ 32 horoj da laboro dum la festivalo ni provizos al vi:

Laboro

Dum la festivalo ni havos kelkajn laborojn:

  • gardado de enirejo
  • purigado ĉe nia enirejo

Ĉiu partoprenanto havos deĵorojn dum ĉirkaŭ 32 horoj (kvarfoje okhora deĵoro).

Aliĝo

Ĉu ni jam konvinkis vin, ke vi venu?

Jen listo de la homoj, kiuj jam aliĝis:

Informoj

Sciu ke okazas KEFeto Stafeto mardo la 10an de julio en Kopenhago kaj merkredo la 11an de julio en Malmø. Martin Wiese (sen la talpoj kaj Persone) Dolchamar, Hotel Desperado kaj Danghera koncertos. Pli da informoj ĉe https://www.facebook.com/events/282283721821402/

Anoncoj pri Vizoj

Antaŭaj Roskilde Festivaloj

Jam 5-foje ni organizis renkontiĝojn dum Roskilde Festivalo en la jaroj 2007, 2008, 2009, 2010 kaj 2011.

Se vi havas fotojn de antaŭaj jaroj, bonvolu sendi ilin al roskildefestivalo@gmail.com kaj ni poste aperigos ilin :)

Kontakto

Vi povas ĉiam kontakti nin per retpoŝto: roskildefestivalo@gmail.com

Ĉi-jaraj Organizantoj

  • Rasmus Høyrup Jensen “Rastamuzo”
  • Simono Hazard
  • Saŝa Murr
  • Roĉjo Huurman
  • Penkova Yulia (Fluganta)
  • Ĉi tie povas esti via nomo, se vi pretas nin helpi kun la organizado

Novaĵleteroj de la Organiza teamo

Novaĵoj de Roskilde Festivalo

La plej freŝaj novaĵoj en la angla de la oficiala hejmpaĝo de Roskilde Festivalo:

Ligiloj

 
rf12.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2012/06/24 12:39 de rastamuzo
 
Recent changes RSS feed Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki