Dana Esperanta Junulara Organizo kaj FESTOKLUBO organizas senpagan esperantistan renkontiĝon en Danio dum Roskilde Festivalo, kiu estas la plej granda muzikfestivalo en Norda Eŭropo. Ĉi-jare ni invitas 70 esperantistojn al festego kun 175 muzikgrupoj. Antaŭ ol la festivalo ekos, ni havos kelkajn festajn tagojn kun babilado, ludado, interkonado - kaj iom da laboro.
La festivalo okazos inter sabato la 25-a de junio kaj lundo la 4-a de julio 2011
Antaŭ- kaj postfesto okazos en Kopenhago!
La festivalo okazos ĉe la urbo Roskilde. Ĝi situas nur 35 kilometrojn for de Kopenhago kaj estas facile atingebla per trajno kaj buso. De multaj eŭropaj landoj eblas malmultekoste flugi al Kopenhago aŭ al proksima sveda urbo Malmo, sed kompreneble ankaŭ eblas veni trajne, buse, aŭte aŭ plej bone petveturante!
Vi povos veni rekte al la festivalo, sed ni rekomendas al vi, ke vi venu kelkajn tagojn antaŭe kaj partopreni la antaŭfestojn kaj preparojn en Kopenhago (kaj Roskilde). Ni kune veturos de Kopenhago al Roskilde.
Al Roskilde ĉiujare venas famaj muzikistoj el la tuta mondo, kaj la ĉi-jara festivalo certe ne estas escepto! Vidu la muzikoferton dum la ĉi-somera festivalo.
Kontraŭ 24 horoj da laboro dum la festivalo ni provizos al vi:
Dum la festivalo ni havos kelkajn laborojn:
Ĉiu partoprenanto havos deĵorojn dum ĉirkaŭ 24 horoj (trifoje okhora deĵoro).
Jam 4-foje ni organizis renkontiĝojn dum Roskilde Festivalo en la jaroj 2007, 2008, 2009 kaj 2010.
Se vi havas fotojn de antaŭaj jaroj, bonvolu sendi ilin al roskildefestivalo@gmail.com kaj ni poste aperigos ilin :)
Vi povas ĉiam kontakti nin per retpoŝto: roskildefestivalo@gmail.com
La plej freŝaj novaĵoj en la angla de la oficiala hejmpaĝo de Roskilde Festivalo: