Artikolo pri RF09

Granda sukceso dum RF09

Aŭtoro: Thorbjørn “Fulmo” Køie, ano de FESTOKLUBO kaj estrarano de DEJO.

Jam la 3a festivalo kun laborantaj esperantistoj

Denove ĉi-jare la Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO) kunlabore kun FESTOKLUBO aranĝis laborfeston ĉe la grandega rokmuzika festivalo en la mezgranda urbo Roskilde proksime al Kopenhago.

Ĉi-jare estas la tria jaro kun partoprenado de laborantaj esperantistoj kaj ĉiu-jare la numbro da esperantistoj kreskis.

DEJO plenumas laboron por la festivalo, kiu returne donas al ĉiuj laborantoj enirbileton al la kvartaga festivalo. DEJO ankaŭ gajnas iom da mono pro la respondeco kaj uzas parton da ili por prizorgi la laborantojn per taŭga dormejo, manĝaĵo ktp. kaj alia parto el la mono estas uzata por subteni esperantajn aranĝojn dum la venonta jaro. (Ĉi-jare ni ekzemple subtenis KEF-on)

Nova laboro

En 2007 kaj 2008 DEJO deĵoris en redonbudo kiu postulas 35 laborantojn. Sed ĉij-are DEJO ankaŭ ekhavis respondecon pri enirejo. Tie la laboro konsistas el kontrolo ke la festivaluloj havas sian brakbileton kaj ke ili ne kunportas malpermesitajn aĵojn. Tia laboro postulis 33 kromajn laborantojn kaj tiel la numbro de laborantoj kreskis ĝi 68, el ili 50 estis esperantistoj el ĉie (krom Eŭropo venis esperantistoj de Japanujo, Rusujo, Brazilo, Ukranujo). Sed ankaŭ la ne-esperanta parto estis internacia konsistita per homoj de Usono, Pakistano kaj Aŭstralujo.

Pli da laborantoj

La ĉeforganizantoj celas ke la laborfesto daŭre kreskas ĝis ĉ. 200 laborantoj dum la venontaj du-tri jaroj. Malgraŭ la muzikprogramo nur daŭras kvar tagojn, la tendejo ĉiam estas plenplena de festemuloj jam tri tagojn antaŭe. La plena tempo ĉe la festivalo tial estas almenaŭ unu semajno, kaj por multaj, antaŭpreparo- kaj postfesto en Kopenhagen loĝante ĉe la lokaj esperantistoj. Ankaŭ menciinda estas la KEF-aranĝo (Kultura Esperanto-festivalo) kiu ĉi-jare okazis tuj post la Roskilde festivalo.

La postulita labortempo por gajni la bileton estas entute 24 horoj. Tial restas multe da tempo fari ion ajn kiel festi kun aliaj festemuloj, iri al koncertoj, resti en nia manĝripozejo, ekskursi al la proksima malnova viking-urbo Roskilde, aŭ simple kolekti skatolojn por gajni poŝmonon. Fakte kelkaj foriris kun multe pli da mono ol kiam ili alvenis.

Sociala festo

Por ke ĉio bone funkciu kaj por certigi kiel eble plej bona etoso estas grave ke ĉiu partoprenanto partoprenas en la komuna laboro kiel ekz. konstrui nian tendaron, aĉetumi, kuiradi, lavadi, purigi ktp. Sed kiel granda laŭdo al la partoprenatoj ni denove ĉi-jare observis ke la homoj estas tre helpemaj kaj ke ĉiuj taskoj ĉiam facile estas plenumitaj kaj ke tio estas parto de la sociala festo.

Unika Esperanto-renkontiĝo

Male al multaj aliaj Esperantaj renkontiĝoj ni festas/laboras inter ne-esperantistoj kiuj kompreneble ofte defias nian uzadon de la internacia lingvo, kaj oni devas preti ĉiam ŝanĝi inter Esperanton kaj ekz. la anglan, sed tamen nia laborlingvo plej ofte restas en Esperanto aŭ ambaŭ.

La Roskilde-renkontiĝo certe estas unika kompare al aliaj Esperantaj renkontiĝoj. Oni devas preti kaj travivi primitivan tendadon, ĉiajn specojn da vetero, amason da ebriaj homoj, nehaltan bruon, ks. Sed la respondo, kiun ni ricevis de la partoprenantoj, plejparte estas tre pozitiva. La tuta festivalo certe estas unika kaj fama pro la amika etoso, la bona muziko kaj la preskaŭ ĉiam bona vetero.

 
artikoloj/fulmo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2009/09/11 11:07 de regin
 
Recent changes RSS feed Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki