4'a Novaĵletero

Esperanto

Saluton denove kunfestontoj,

Plia novaĵletero? Jam denove? Jes, ĉar ni havas kvar gravajn novaĵojn:

1) Ni sukcesis akiri lokon por pli da bonaj volontuloj, do se vi havas amikon aŭ konaton, kiu laŭ vi estus bona aldono al la teamo bonvolu sciigi lin/ŝin/rin - Kaj li/ŝi/ri sendu al ni 1) poŝtadreson, 2) plenan nomon, 3) naskiĝdaton, 4) poŝtelefonnumeron, 5) tagojn de disponebleco ĉe roskildefestivalo@gmail.com.

2) La pakaĵlisto! Jen ĉiuj aferoj, kiuj necesas por havi bonegan festegan festivalon kune:

  1. Varmaj vestaĵoj
  2. Pluvkostumo
  3. Pluvbotoj
  4. Dormsako
  5. Lampo, laŭeble fiksebla sur la kapo
  6. Naĝkostumo (krom se vi preferas naĝi nude)
  7. Sunokulvitroj
  8. Sunkremo
  9. Kontraŭkula kremo
  10. Tendo - se vi volas privatecon (ni havas grupajn tendojn laŭbezone)

3) La telefonnumeroj de la organizantoj: Rasmuzo +45 517836 95 * Simono +45 517836 44 * Roĉjo +45 517836 22 * Saŝa +45 517836 23 * Flu +45 517836 29 * Robĉjo +45 517836 31 * Alex +45 517836 52 *

4) Alkroĉite vi trovas la laborplanon por ĉiuj volontuloj. Se vi ne kontentas pri viaj deĵoroj, provu interŝanĝi kun alia partoprenanto, kaj se vi sukcesas, informu nin pri la ŝanĝo. Se vi konsentas, ke estonte ni povu doni vian retadreson al aliaj partoprenantoj de tiu ĉi jaro, sciigu nin. Tio plifaciligos komunikadon kaj interŝanĝadon.

Tiuj estis la gravaj aferoj - Sube sekvas iom pri la moralo - legu kaj ĝuu! :D

Nia slogano: Moralo, iloj kaj organizo:

Moralo: Baldegaŭ ni havos festegon en Roskilde, kiujn ni partoprenas tute senpage! Kaj nia laboro helpas al DEJO! Nia celo, kiel organizantoj, estas ke vi ne nur sentu vin bonvenaj, sed ankaŭ aprezitaj. Subtenu nin en subteni vin. Per ĉies kunlaboro ni faros tiun ĉi festivalon neforgesebla!

Iloj: Memoru, ke la iloj uzataj en Roskilde estas niaj, do prenu tion, kion vi bezonas, el la komuna stoko. Post Roskilde vi povos trovi ĉion, kion vi volas: ĉu vi volas tendon? Multaj haveblos post la festivalo. Ĉu vi bezonas dormsakon? Senpage trovebla. Kaj se vi kolektas multajn aferojn, vi povas ankaŭ lasi grandan sakon ĉe ni, anstataŭ porti ĝin hejmen kaj reen sekvontjare.

Organizo: Kelkaj el la organizantoj havas junajn infanojn kaj estas private ofte okupitaj, tamen ni sukcesis bonege organizi la teamon ĉi-jare. Nia organizantaro nun havas 7 homojn, kaj ĉiam bonvenas viajn ideojn por plibonigi aferojn. Ne hezitu komenti antaŭ, dum kaj post la festivalo.

Dankon, ke vi helpas nin per partopreno! Ni klopodos maksimume por provizi al ĉiuj el vi BONEGAN FESTIVALON!!! Kune ni sukcesos!

xx - La organizantoj - xx

English

Hello again dear partYcipants.

Another news letter? Again ?? WHY ??? … And to forego the questions: There are two important parts to this message;

1) We have room for more good people on our team, so if you know an interested friend or someone you trust would have fun with us please spread the joyful word - And have them send 1) Postal address, 2) Full name, 3) Date of birth, 4) Cellphone number and 5) Email address to our organizing team mail roskildefestivalo@gmail.com

2) What we all should bring to Roskilde in order to have a great party together:

  1. Warm clothing
  2. Rain suit
  3. Wellingtons (rubber boots)
  4. Sleeping bag
  5. Lamp, if possible to wear on your head
  6. Swimwear (if you don't like to swim naked)
  7. Sunglasses
  8. Sun cream
  9. Anti-mosquito
  10. Tent - if you need some privacy (group tents will be filled up as needed)

3) The organizers' phone numbers: Rasmuzo +45 517836 95 * Simono +45 517836 44 * Roĉjo +45 517836 22 * Saŝa +45 517836 23 * Flu +45 517836 29 * Robĉjo +45 517836 31 * Alex +45 517836 52 *

4) Attached you will find the work plans. If you are not happy about your shifts, try to exchange with another volunteer, and if you succeed, let us know. If you consent to us giving your email address to other participants of this year, write to us. This will facilitate communication and exchanging.

That was the important stuff - Beneath is our usual morale song - Still sounds pretty good to me! :D

And about our slogan: Moral, Tools and Organisation:

Moral: Very soon we will have a big party in Roskilde which we can visit completely free of charge! And our work helps the Danish Esperanto Youth! That would be us organizers and our goals, furthermore do know that we honestly attempt to, and go to some length, to make you feel not only welcome but also appreciated! Support us as we strive to support you! Thank you! It is all of our cooperation that will make this festival unforgettable!

Tools: Remember, that the things at Roskilde are ours, use whatever you need from the common stock. After Roskilde you can take all the things you want: would you like a tent? It's there for you after the festival. Do you need a sleeping bag? It's there for the taking. And if you collect a large bag of things after Roskilde you can leave it at the site for next year, so you don't have to carry a lot home, just to drag it back next year. What else? Oh yeah, it's all free.

Organization: Besides having kids and being busy in the private life, we are now doing pretty well, our leader team has right now 8 people, and we like to discuss things to make the event even better - Please give your comments before, during and after the festival.

Thank you for your help shown by participating! We will do our best to achieve that each and every one of you have a GREAT FESTIVAL!!! Together we will succeed!

The organizing team!

 
2012-06-23.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2012/06/23 14:32 de rastamuzo
 
Recent changes RSS feed Donate Powered by PHP Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki